democracy international - homepage
Quick access to the basic information Interessting background information Get our newsletter...

Nova Kunveno pri la estonteco de Eŭropo

Tio ke la civitanoj de Francio kaj Nederlando malakceptis la eŭropan konstitucion kondukis la Eŭropan Union en krizon. Neniam antaŭe en la historio okazis tiel intensa debato pri la estonteco de Eŭropo. Necesas daŭrigi ĉi tiun debaton pli profunde. La granda partoprenado en ĉi tiuj du referendumoj montras ke civitanoj volas preni aktivan rolon en eŭropa politiko. Jen estas la ŝanco por komenci veran lernoprocedon. Ni devas unue kompreni la kialojn de tiu malakcepto por plialtigi la ŝancon de akcepto estonta. Unu el la grandaj kialoj de la malsukceso de la konstitucia traktato estas la fakto ke oni ĝenerale nefsufiĉe fidas je la EU-institucioj. Oni perceptas ĉe ili nerespondemon kaj troan formalemon, ĉar pasintaj decidoj pri eŭropa integrado aktive ekskluzivis civitanojn. Ekde nun, gravajn decidojn ne povas fari nur diplomatoj kaj ŝtatestroj, sed devas fari la civitanoj mem.

 

La unua Kunveno faris promesplenajn paŝojn cele al pli da civitana partoprenado. Tamen, el demokratia vidpunkto la kunvenprocedo apenaŭ kontentigis. Estas la civitanoj kiuj devas formuli la Kunvenan mandaton. Nur demokratie valida kunvenprocedo povus produkti malnetan traktaton kiu povus gajni popolan fidon. Ni tial postulas la iniciaton de reale demokratia Kunveno kaj ratifprocedo. Ĉi tion konsistigu la jenaj paŝoj:

1. Rekta elektado de Kunvenanoj

Procedon por nova Kunveno necesas konstrui tiel ke membrojn rekte elektu civitanoj. Inter la respondendaĵoj troviĝus demandoj pri kiuj rajtus kandidatiĝi kaj kiom da kandidatoj venu de ĉiu lando. Necesas konsideri por certigi ke larĝa gamo da vidpunktoj reprezentiĝu.

2. Demokratia kunvenprocedo

Publike okazu kaj faru decidojn la nova Kunveno. La membroj de la Kunveno elektu la prezidantaron por funkciigi la procedon. La kvaliton de la procedo devas ne kompromiti tempaj limoj.

3. Daŭra civitana partoprenado

Unuopaj civitanoj, civitangrupoj, NROj, ktp. povu prezenti proponojn al la unveno, kiujn oni tiam konsideru. Ĉi tiu procedo multe pli probabligos akcepton de la fina propono. La Kunveno prezentu siajn provizorajn redaktaĵojn en la formo de gamo de bazaj ebloj. Ĉi tiujn alternativojn oni tiam publike pridebatu en taŭgaj kadroj (ekz. en civitanaj konferencoj).

4. Malfermita konkludo

La ĉefa tasko de la Kunveno estu analizi diversajn elekteblojn kaj ellabori solvon kiu povus ricevi subtenon de la plimulto de la civitanoj de Eŭropo. Konstitucio estas nur unu inter aliaj eblaj novaj ordigoj por la estonteco de Eŭropo.

5. Referendumo pri la konkludoj de la Kunveno

La fina propono ellaborita de la Kunveno devas eniri referendumajn procedojn en ĉiu el la membroŝtatoj. Ĉi tiuj referendumoj okazu samtage.

 

 

Por subskribi la apelacion, bv alklaki la kvadrateton ĉe subteni. Per alklako ĉe novaĵletero vi ekabonas nian monatan novaĵleteron.

 
  searchsitemaptop of pagehomecontact